Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Valo kaj monto

Se monto estus mi! (La val' suspiris.)
Se mont' mi estus! Kia dia sento
estus rigardi tra la mondo granda
el najbarec' de l' stela firmamento.

La mont' feliĉa, kiu regas supre,
en alta glor' de reĝa seĝo tronas,
kaj lian kapon, kun respekt' adora
la nuboj kiel incensfumo zonas.

Matena sun' sur lian kapon metas
orkronon de l' unua radiaro,
radioj lastaj de vespera suno
lin vestas kvazaŭ per purpurtalaro.

Se mont' mi estus! Sube kaj senlume
mi vegetadas ĝis la vivofin',
eĉ la najbaron mi ne povas vidi,
eĉ la najbar' ne povas vidi min.

Se valo estus mi! (La mont' suspiris.)
Se val' mi estus! Kiom ja glacias
ĉi tiu alto kaj majesta gloro,
pro kiuj oni tiel min envias!

Min trafas la unua sunradio,
kaj min la lasta per la brilo vestas,
mi tamen ĉiam tiel dezertega,
mi lamen ĉiam tiel frida estas.

Flor', papilio, najtingalo, roso...
Mi vane vokas, min neniu amas;
kio malsupre estas vento flata,
ĉi-supre batalante uraganas.

Se val' mi estus! Sube, kaŝiĝinte
de l' mond' mi vivus en trankvila sfer',
kaj mi feliĉon interŝanĝus kun la
naskitoj ĉarmaj de la primaver'.